terça-feira, 30 de novembro de 2010

glaciajxo

- Pacxjo, kiam mi estos granda, mi laboros cxe la norda poluso
- Bone
- Sed mi devas min prepari por tio. Cxu ne?
- Jes. Kiamaniere?
- Cxiutage vi devas acxeti glaciajxon por mi! ! ! !

segunda-feira, 14 de setembro de 2009

Fidela???

Du amikoj renkontiĝas.La unua demandas:
- Vi havas malfeliĉan mienon. Kio okazis al vi?
- Mi ĉiam pensis, ke mia edzino estas fidela.
- Kaj kial vi ŝanĝis opinion?
- Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris, ke ni havas la saman leterportiston!

Akvo???

Fenestro-lavanto falas de la sesa etaĝo sur la teron.
Dum li kuŝas tie, preterpasantoj kolektiĝas. Unu el ili helpas la vunditan ulon kaj petas:
- Trovu akvon por li! Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon.
La fenestrolavanto malfermas la okulojn kaj demandas:
- Kiom da etaĝoj oni devas fali por ricevi drinkaĵon?

sábado, 12 de setembro de 2009

Helpu!

Stultulo alvenas malfrue al la teatro.
La gvidistino diras al li:
- Sinjoro, jam de dudek minutoj la spektaklo komenciĝis. Mi petas, ke vi okupu vian sidlokon tre silente.
- Kial? Ĉu ĉiuj jam dormas?

sexta-feira, 19 de junho de 2009

Ludo!!!

- Karulo, - diras sinjorino al sia edzo, - la kuracisto ordonis al mi pasigi monaton ĉe la maro kaj monaton en la montaro. Kien vi veturigos min unue?
- Al alia kuracisto!

quinta-feira, 18 de junho de 2009

Bremsojn

Petro venas per sia aŭto al riparisto kaj diras:
- Estas malbona la bremso. Bonvolu ripari ĝin.
- Bone sinjoro, - diras la riparisto. - En la venonta semajno ĝi estos preta.
- Nur en la venonta semajno! - krias Petro. - Ĉu vi ne povas ripari ĝin pli rapide?
- Sed, sinjoro, vidu, kiom da aŭtoj estas por ripari!
- Mi vidas, sed mi havas grandan haston. Mi devas urge aŭto-veturi!
- Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

???

Instruisto: Diru, ĉu la musoj vivas longe?
Lernanto: Tio dependas de la katoj.