sábado, 17 de maio de 2008

Abstraktaĵo

Instruistino:- Geknaboj, nun mi klarigos al vi, kio estas abstraktaĵo. Tio estas vorto, kiu prezentas tian aferon, kiun ne eblas tuŝi. Ĉu vi komprenis, ĉu vi povus diri al mi ekzemplon?
Unu el lernantoj:- Peco da varmega fero.