segunda-feira, 14 de setembro de 2009

Fidela???

Du amikoj renkontiĝas.La unua demandas:
- Vi havas malfeliĉan mienon. Kio okazis al vi?
- Mi ĉiam pensis, ke mia edzino estas fidela.
- Kaj kial vi ŝanĝis opinion?
- Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris, ke ni havas la saman leterportiston!

Akvo???

Fenestro-lavanto falas de la sesa etaĝo sur la teron.
Dum li kuŝas tie, preterpasantoj kolektiĝas. Unu el ili helpas la vunditan ulon kaj petas:
- Trovu akvon por li! Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon.
La fenestrolavanto malfermas la okulojn kaj demandas:
- Kiom da etaĝoj oni devas fali por ricevi drinkaĵon?

sábado, 12 de setembro de 2009

Helpu!

Stultulo alvenas malfrue al la teatro.
La gvidistino diras al li:
- Sinjoro, jam de dudek minutoj la spektaklo komenciĝis. Mi petas, ke vi okupu vian sidlokon tre silente.
- Kial? Ĉu ĉiuj jam dormas?