segunda-feira, 14 de setembro de 2009

Akvo???

Fenestro-lavanto falas de la sesa etaĝo sur la teron.
Dum li kuŝas tie, preterpasantoj kolektiĝas. Unu el ili helpas la vunditan ulon kaj petas:
- Trovu akvon por li! Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon.
La fenestrolavanto malfermas la okulojn kaj demandas:
- Kiom da etaĝoj oni devas fali por ricevi drinkaĵon?

Nenhum comentário: