segunda-feira, 24 de março de 2008

Ŝerco

La instruistino, donas lecionon pri religio:
- Nu, infanoj, mi ĵus klarigis al vi ĉiujn plezurojn de Paradizo. Levu manon, se vi ŝatus iri tien.Ĉiuj infanoj levas la dekstran manon... krom Kruketo. Instruistino demandas lin:
- Sed Kruketo, kial vi ne volas iri al Paradizo? Kruketo ploreme respondas:
- Mi ŝatus, sinjorino. Sed la panjo diris, ke mi devas iri rekte hejmen post la lecionoj!

Nenhum comentário: